konstruo de la
Taj-Mahal
, kaj partoprenis en ties ellaborado la
komunumoj kiuj konstruis ĉi tiun mondan mirindaĵon.
VOLBOJ
La moskeo havas 82 volbojn el ok malsamaj mezuroj. La
volboj sur la arkaĵoj estas ornamitaj laŭ la tradicia maroka
desegno kaj manufakturo. La ĉefa kupolo, agnoskita kiel la
plej granda el ĉiu ajn moskeo en la mondo, mezuras de 80
metrojn je alteco de-ekstere kaj 75 metrojn de- interne; ĝia
diámetro estas 32,80 metroj. Ĉiuj volboj estas konstruitaj per
gipso plifortigita per vitro, kaj finitaj de ekstere per fajna blanka marmoro. La
interna ornamado estis realigita de teamo da specialigitaj marokaj artistoj, kiuj
kreis la muldilon por prepari ĉiun sekcion, kiuj poste estus kunmuntitaj. La
manfaritaĵo estas alt-kvalita, kaj la temaro estas de islama inspiro, el lokoj kiel
Maroko, Alĝerio kaj Pakistano. Por ĝia konstruo estis uzataj marmoro, gipso,
ligno kaj mozaikoj. Miloj da altkvalitaj kaj mez-valoraj ŝtonoj estis uzataj por la
dekoracio de la moskeo, precipe inkrustitaj en la marmoro: lazurito, ametisto,
ruĝa onikso, aventurino, perl-ostroj kaj aliaj. La moskeo surprizas pro sia
senmakula blanka koloro, kiu igas ĝin eĉ pli bela pro ĝia ega kontrasto kun la
uniforme blua koloro de la ĉielo.
RITA SINLAVEJO
La rita sinlavejo situas en la kelo de la moskeo. La moskeo
Shaikh Zayed
apartajn havas ritan sinlavejojn por viroj kaj virinoj situantaj en la nordorientaj
kaj sudorientaj anguloj, respektive, de la sahanaj areoj (malfermitaj preĝo-lokoj).
FONTOJ DE AKVO
La fontoj de akvo estas konstituitaj el du partoj: la supra parto de la fonto, kiu
estas farita el mozaiko inkrustita per oro-vitro farita el unupeca marmora slabo.
CERAMIKO
La flora mozaika desegno ĉe la norda kaj suda enirejoj de la moskeo reprezen-
tas floran ĝardenon, kiu etendiĝas tra la plankoj, trenas vinberojn kaj florojn tra
la muroj. Proksimume 600 homoj prilaboris la Lhasa marmoro kun ĉiu floro
tranĉita kaj unuope kunmetita.
Estas 44 plenkoloraj ornamaj muroj en la ĉefa
preĝeja halo, faritaj el pura nigra ligno kaj mezvaloraj ŝtonoj. La desegno estas
spegulo de la fiksa fenestro, kiu staras super ĉiu niĉo
Tradicia Iznik-ceramiko ornamas la murojn de la arkado per brilaj floraj kombi-
noj, plenigante eĉ la koridorojn per sublima eleganteco kaj graco. La stiligitaj
floroj, ĉiu en malsama desegno, estas reprezentitaj sur bela grajnita kvarcito en
tavoloj de lazurito kaj verdaj emajloj.
La ekstera areo de la Moskeo estas kovrita per makedona
Sivec
-marmoro. Por
atingi la plej perfektan polurecon de la alabastro oni ekstraktis el ŝton-minejoj la
plej puran blankan marmoron, kiu projekcius vizion de trankvilo kaj sereneco.
Ĉiu travidebla
murana
blua kristala mozaiko estis farita permane kaj perfekte
tranĉita antaŭ la fina kunmetado. La plej bela
Murano
-vitro estas uzata por krei
vidajn ĉefverkojn de la altaj pordoj. La tegmentaj kaheloj estas skulpitaj en irizaj
vitraj mozaikaj kaheloj, kiuj fluas al trankviliga blua lumo en la preĝejo tra la
ĉirkaŭaj 25 fenestroj. La mozaiko estis desegnita fare de itala firmao
Spatium